Frakturo (skribo)

FrakturoFraktur estas kaligrafia skribmaniero de la Latina alfabeto kaj ĉiuj el kelkaj gotikaj tiparoj derivitaj el tiu skribmaniero. La gotikaj linioj estas rompitaj; tio estas, iliaj formoj enhavas multajn angulojn kompare kun la mildaj kurvoj de Antiqua (komunaj) tiparoj modelitaj laŭ la antikvaj Romiaj kvadrataj majuskloj kaj la Karolida minuskla skribo. El tio, Fraktur estas foje kontrastita kun la "Latina alfabeto" en nordeŭropaj tekstoj, kaj estas foje nomita la "Germana alfabeto", estante tamen simple tiparo de la Latina alfabeto. Simile, la terminoj "Frakturo" aŭ "Gotika" estas foje aplikitaj al la gotikaj tiparoj (konata en germana kiel Gebrochene Schrift, "rompita skribmaniero").

Fakte la vorto derivas el la Latina fractūra ("rompo"), konstruita el fractus, pasiva participo de frangere ("rompi"), tio estas rompita, nome la sama radiko kiel la vorto "frakturo".

Fig. 1. Walbaum-Fraktur (1800)
Fig. 2. Humboldtfraktur (Hiero Rhode, 1938)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne